Toskana ordo

Toskana (sube) kaj ionika (supre) ordoj de kolonoj

La toskana ordo (ankaŭ nomata etruska ordo) estas unu el la kvin klasikaj kolonaj ordoj. En la hierarkio de la kolonaj ordoj, unuafoje sisteme priskribita en la verkoj de Marcus Vitruvius Pollio (Vitruvio), sed en arkitektura praktiko aplikata longe antaŭe, ĝi havis la plej suban rangon.

Laŭ Francisko Azorín Toskano estas Varianto de la dorika ordo, elpensita de la romanoj.[1] Li indikas etimologion el Toscana, propra nomo de itala regiono, kaj de tie la latina tuscanus.[2]

kapiteloj de la kvin klasikaj kolonaj ordoj (kaj aldone la "moderna ionika ordo" en superrigardo
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 202.
  2. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search